Podkasto de Eva kaj Johannes
La kodo per kiu la kosmo rakontas pri siaj nuntempo kaj historio Kiel ni scias tiom multajn detalojn pri tiom nekredeble foraj objektoj en la universo? Kiel oni scias kio okazis tiom frue en la historio de la universo? Ni parolas pri la manieroj legi la signalojn de la kosmo kaj pri la homoj, kiuj kiel la unuaj malkovris kaj komprenis tiujn signalo…
Niaj spertoj pri la lerta hejmo Oni ofte aŭdas pri la lerta hejmo ekzemple lertaj fridujoj. Ni ekde tri jaroj iom post iom konstruas nian propran lertan hejmojn kun utilaj aŭtomatigoj. Ni parolas pri niaj spertoj kaj niaj solvoj kaj uzoj de la lerta hejmo Ligilo Retejo de Home-AssistantBy Eva & Johannes
La historia aŭ ĉu eble estonta maniero vojaĝi transatlantike Dum jarcentoj la nura vojaĝmaniero transatlantika aŭ ĝenerale transoceana estis la ŝipo. Tiaj ŝipoj estas ne kompareblaj kun la nuntempaj krozŝipoj aŭ plezurŝipoj, sed pri ŝipoj konstruataj por transoceana vojaĝado. Estas multaj historioj rakontindaj pri la temo, do eĉ se ni kelkajn nur s…
Parolado pri ĉio kaj nenio kio momente interesas nin Ni iomete parolas pri niaj spertoj de la pasinta jaro nekutima.By Eva & Johannes
Konservejo por semoj de plantoj Ekzistas multaj semaj bankoj. Konservejoj por semoj de plantoj. Kial oni bezonas ilin kaj kiel ili funkcias. Kie ili situas kaj kiu financas ilin. Tiajn demandojn ni priparolas. En la dua duono ni priparolas la historion de la invento de genaj bankoj, kaj batalo inter scienco kaj pseŭdoscienco survoje tien.…
La plej grava ilo de astronomoj La historio de moderna astronomio estas ligita kun la historio de teleskopoj. Ni priparolas la evoluon de Galilei ĝis la venontjare lanĉata ekstertera teleskopo James Webb.By Eva & Johannes
La iomete mistera forto De kie venas la mistera forto el kelkaj metalaj materialoj? Kial kelkaj metaloj estas magnetaj kaj kelkaj ne? Kio pri la tera magneta kampo? Ligiloj Ŝvebanta veturilo sur fortegaj superkonduktivaj diamagnetojBy Eva & Johannes
Substanco por skribi kaj artumi Post la epizodo pri papero ni traktas substancon, kiun oni surpaperigas. Multaj konas inkon de la lernejo kaj de dubindaj printiloj. Ni parolas pri la historio kaj diversaj specoj de inkoBy Eva & Johannes
Substanco kun multaj uzebloj De kie venas papero – Kiel oni produktas paperon – Por kio oni uzas paperon – Kiaj specoj da paperoj ekzistasBy Eva & Johannes
La eble plej longa rivero de la mondo La Nilo ebligis la antikvan kulturon de Egiptio, la unua ŝtato de la mondo. Multaj demandis sin, de kie venas la granda rivero. En la pasinta tempo oni ekprovis malsovaĝigi la riveregon kaj nuntempe pri tio estas konfliktoj inter la ĉenilaj ŝtatoj.By Eva & Johannes
Ara konduto de bestoj, homoj kaj robotoj Miloj da sturnoj kondutas svarme kvazaŭ ili estas unu organismo. Kiaj bestoj faras tioj, kial, kiel. Kion oni povas lerni el tio.By Eva & Johannes
De Saljut I ĝis Tiangong – homa loĝado en la orbito Post la atingo de la luno la du pioniraj nacioj de kosmoveturado komencis provi loĝigi homojn en la orbito. Tio utilis por havi sciencajn ekkonojn pro medicino, materialscienco, la tero, la suno kaj la universo. Ni rakontas la historion de kosmostacioj de la komenco ĝi nun. Ni trasaltas la ISSn ĉa…
Internacia helporganizo por interalie militaj kaj katastrofaj situacioj Ni priparolas la ekeston de la ideo fondi la Ruĝan Krucon, la Konvencioj de Ĝenevo kaj la evoluo posta. Ankaŭ la aliajn simbolojn por la organizo ni diskutas.By Eva & Johannes
La reguloj eksterteraj Jam ekde pli ol 60 jaroj homoj sendas objektojn al la kosmo. Intertempe estas sufiĉe multe da trafiko sur la gravaj orbitoj. Sed kiaj estas la reguloj kaj la leĝo en la kosmo. Ĉu ĉiu rajtas fari tie ĉion ajn. Ni parolas pri la kontraktoj el kiu konsistas nun la kosma leĝo, pri la disputoj kaj pli aliaj kuriozaĵoj de kosma leĝ…
Dua parto de nia parolado pri epidemioj kaj pandemioj En la dua parto ni parolas pri historiaj pandemioj kaj pri la matematiko de epidemioj. Ligiloj Artikoloj kun simplaj simuliloj pri epidemioj Ciferoj pri la aktuala koronvirusa krizoBy Eva & Johannes
Superrigardo pri la scienca esplorado de epidemioj Epidemioj – subitaj malsanoj de multaj homoj ĉiam en la homa historio ekzistis. An la antikvaj kaj mezepoka tempoj oni klarigis ilin per tiel nomataj miasmoj kaj puno de dioj. En la novtempo oni pli kaj pli komprenis la mekanismojn de infektaj malsanoj kaj trovis rimedojn kontraŭbatali ilin.…
Montoj kiuj kaŭzas detruon kaj samtempe fruktodonan grundon por la vivo Ni parolas pri vulkanoj kaj la vulkanaj mekanismoj. Ekzemplaj vulkanoj kaj erupcioj en la historio de nia planedo. Ligiloj Vulkana simulado – Auckland Museum Piroklasta fluoBy Eva & Johannes
Pasvortoj kaj pli modernaj rimedoj por protekti sian ciferecan identecon En nia unua epizodo antaŭ pli ol kvin jaroj ni jam traktis tiun temon. Intertempe iomete ŝanĝiĝis kaj la ebloj kaj la danĝeroj. Ĉu pasvortoj daŭre estas laŭtempaj aŭ ĉu ekzistas aliaj pli modernaj rimedoj en la nuna tempo?By Eva & Johannes
Tempo por resumi kaj rigardi antaŭen Kun kelkaj monatoj da malfruo ni festas la kvinjaran jubileon de nia podkasto. Tempo por resumi kio funkciis bone kaj kio funkciis malbone. Kion ni faros estontece.By Eva & Johannes
La libera urbo ene de Kopenhago, ĉefurbo de Danio Meze de la dana ĉefurbo Kopenhago troviĝas la libera urbo Kristianio. Ni parolas kun enloĝanto de tiu komunumo pri la historio, la stato, la kunvivado, la kulturo kaj aliaj aferoj de ĝi.By Eva & Johannes
La sistemo de svedaj bazlernejoj – raporto de lernejano Ni parolas kun naŭjara lernanto, kiu trairas la svedan bazlernejon. Kiajn fakojn ili lernas, kiajn aliajn aferojn ili faras. Kiel funkcias la lingvolernado. Kiom da instruistoj ili havas.By Eva & Johannes
Kiel lingvoinstruado povas helpi kaj malhelpi la lingvolernadon La lingvoinstruado en la pasintaj jardekoj ŝanĝiĝis. Nuntempe por multaj ne plu la gramatiko kaj la formalaĵoj sed la komunikado kaj uzo de la lingvoj gravas. Ni parolas pri la graveco de lingvoj por homo kaj pri la metodoj kaj spertoj de individua lingvoinstruado kun nia gasto en tiu …
Organizo kiu donas voĉon al minoritatoj en la tuta mondo Global voices – Esperante “tutmondaj voĉoj” estas juna organizo, kiu celas vigligi la tutmondan debataron per doni voĉojn al minoritataj grupoj. Ni parolas kun reprezentanto de la Esperantlingva branĉo de ĝi.By Eva & Johannes
Malsano pro cikatroj en la cerbo Malofte ni traktas medicinajn temojn. Ne ĉar ni ne interesiĝas pri medicino sed simple, ĉar estas temo, pro kiu ni ne povas kompetente paroli kaj ne volas riski paroli stultaĵojn. Des pli ni ĝojas, ke ni povis fari tiun ĉi epizodon kun neŭrologino, kiu klarigas al ni, kio estas multloka sklerozo. Kiaj estas la simpt…
Malnova fenomeno nuntempe multe debatata La nunan tempon oni nomas interalie la postfakta tempo. Faktoj ne plu estas klaraj, falsaj novaĵoj kaj misinformado estas la nova ĉiutagaĵo. Ni parolas pri tiaj fenomenoj kun sciencisto pri la fako. Ligilo misinformado.net: Ludo por vakcini sin kontraŭ misinformado.…