Podkasto de Eva kaj Johannes
Unu el la plej fascina ordo de bestoj Ofte timataj ofte ŝatataj apenaŭ konataj bestoj estas vespertoj. Ili havas multajn rimarkindajn trajtojn pri kiuj indas paroli.By Eva & Johannes
Nekutima mallonga epizodo pro la nuna situacio Fakte ni planis kutiman epizodon pri interesa temo, sed pro la nuna situacio ni ne povas koncentriĝi bone pristudi ĝin. Tamen ni volas elsendi ion, ĉar ni en la sekvaj semajnoj pro niaj personaj planoj ne povos. Do ni iomete parolis pri la nuna situacio kaj niaj sentoj pri ĝi.…
Nova kosma teleskopo survoja al novaj klopodoj kompreni la universon En nia kvazaŭa serio pri esplorado de la kosmo ni ci-foje parolas pri freŝe lanĉita James Webb teleskopo. Kia ĝi estas, kial oni konstruis ĝin. Kion oni esperas per ĝi ekscii. Ligiloj La oficiala retejo de la James Webb teleskopo Spektinda (anglalingva) filmeto pri la teleskopo…
Flugtransportiloj malpli pezaj ol aero Oni ofte forgesas la grandan eŭforion kion aerŝipoj en la pasinteco kaŭzis. Estis konstanta plantrafiko interkontinenta pere de aerŝipoj dum la intermilita tempo. Ni rakontas la historion de la aeraj gigantuloj kaj pripensas eblan ilian estontecon.By Eva & Johannes
Pensoj pri la nova IPCC raporto La plej grava defio de la homaro – la nova IPCC raporto klare diras, ke fakte ne plu restos tempo por agi. Ni iomete pripensas la esencon de la raporto kaj pripensas la konsekvencojn. Ligiloj La IPCC La interaga mapo de la IPCCCBy Eva & Johannes
La diverseco kaj evoluo de la sistemigo de tempaj cikloj Kalendaroj estas strange neregulaj. Kial. Ni priparolas la diversajn sistemojn kaj principojn de kalendaroj kun kelkaj strangaj detaloj. Ekzemple kial Julio Aŭgusto havas ambaŭ 31 tagojn.By Eva & Johannes
La malsamaj variantoj de kolorvidkapablo Pli ol 10% de ĉiuj viroj ne povas distingi ĉiujn kolorojn kiel la resto de la homoj. Kio pri la virinoj. Ni parolas pri la variantoj de la kolorvidkapaplioj, kiel funkcias la okulo kaj la kolordistingo, kaj kio funkcias ne same bone ĉe kelkaj homojBy Eva & Johannes
La kodo per kiu la kosmo rakontas pri siaj nuntempo kaj historio Kiel ni scias tiom multajn detalojn pri tiom nekredeble foraj objektoj en la universo? Kiel oni scias kio okazis tiom frue en la historio de la universo? Ni parolas pri la manieroj legi la signalojn de la kosmo kaj pri la homoj, kiuj kiel la unuaj malkovris kaj komprenis tiujn signalo…
Niaj spertoj pri la lerta hejmo Oni ofte aŭdas pri la lerta hejmo ekzemple lertaj fridujoj. Ni ekde tri jaroj iom post iom konstruas nian propran lertan hejmojn kun utilaj aŭtomatigoj. Ni parolas pri niaj spertoj kaj niaj solvoj kaj uzoj de la lerta hejmo Ligilo Retejo de Home-AssistantBy Eva & Johannes
La historia aŭ ĉu eble estonta maniero vojaĝi transatlantike Dum jarcentoj la nura vojaĝmaniero transatlantika aŭ ĝenerale transoceana estis la ŝipo. Tiaj ŝipoj estas ne kompareblaj kun la nuntempaj krozŝipoj aŭ plezurŝipoj, sed pri ŝipoj konstruataj por transoceana vojaĝado. Estas multaj historioj rakontindaj pri la temo, do eĉ se ni kelkajn nur s…
Parolado pri ĉio kaj nenio kio momente interesas nin Ni iomete parolas pri niaj spertoj de la pasinta jaro nekutima.By Eva & Johannes
Konservejo por semoj de plantoj Ekzistas multaj semaj bankoj. Konservejoj por semoj de plantoj. Kial oni bezonas ilin kaj kiel ili funkcias. Kie ili situas kaj kiu financas ilin. Tiajn demandojn ni priparolas. En la dua duono ni priparolas la historion de la invento de genaj bankoj, kaj batalo inter scienco kaj pseŭdoscienco survoje tien.…
La plej grava ilo de astronomoj La historio de moderna astronomio estas ligita kun la historio de teleskopoj. Ni priparolas la evoluon de Galilei ĝis la venontjare lanĉata ekstertera teleskopo James Webb.By Eva & Johannes
La iomete mistera forto De kie venas la mistera forto el kelkaj metalaj materialoj? Kial kelkaj metaloj estas magnetaj kaj kelkaj ne? Kio pri la tera magneta kampo? Ligiloj Ŝvebanta veturilo sur fortegaj superkonduktivaj diamagnetojBy Eva & Johannes
Substanco por skribi kaj artumi Post la epizodo pri papero ni traktas substancon, kiun oni surpaperigas. Multaj konas inkon de la lernejo kaj de dubindaj printiloj. Ni parolas pri la historio kaj diversaj specoj de inkoBy Eva & Johannes
Substanco kun multaj uzebloj De kie venas papero – Kiel oni produktas paperon – Por kio oni uzas paperon – Kiaj specoj da paperoj ekzistasBy Eva & Johannes
La eble plej longa rivero de la mondo La Nilo ebligis la antikvan kulturon de Egiptio, la unua ŝtato de la mondo. Multaj demandis sin, de kie venas la granda rivero. En la pasinta tempo oni ekprovis malsovaĝigi la riveregon kaj nuntempe pri tio estas konfliktoj inter la ĉenilaj ŝtatoj.By Eva & Johannes
Ara konduto de bestoj, homoj kaj robotoj Miloj da sturnoj kondutas svarme kvazaŭ ili estas unu organismo. Kiaj bestoj faras tioj, kial, kiel. Kion oni povas lerni el tio.By Eva & Johannes
De Saljut I ĝis Tiangong – homa loĝado en la orbito Post la atingo de la luno la du pioniraj nacioj de kosmoveturado komencis provi loĝigi homojn en la orbito. Tio utilis por havi sciencajn ekkonojn pro medicino, materialscienco, la tero, la suno kaj la universo. Ni rakontas la historion de kosmostacioj de la komenco ĝi nun. Ni trasaltas la ISSn ĉa…
Internacia helporganizo por interalie militaj kaj katastrofaj situacioj Ni priparolas la ekeston de la ideo fondi la Ruĝan Krucon, la Konvencioj de Ĝenevo kaj la evoluo posta. Ankaŭ la aliajn simbolojn por la organizo ni diskutas.By Eva & Johannes
La reguloj eksterteraj Jam ekde pli ol 60 jaroj homoj sendas objektojn al la kosmo. Intertempe estas sufiĉe multe da trafiko sur la gravaj orbitoj. Sed kiaj estas la reguloj kaj la leĝo en la kosmo. Ĉu ĉiu rajtas fari tie ĉion ajn. Ni parolas pri la kontraktoj el kiu konsistas nun la kosma leĝo, pri la disputoj kaj pli aliaj kuriozaĵoj de kosma leĝ…
Dua parto de nia parolado pri epidemioj kaj pandemioj En la dua parto ni parolas pri historiaj pandemioj kaj pri la matematiko de epidemioj. Ligiloj Artikoloj kun simplaj simuliloj pri epidemioj Ciferoj pri la aktuala koronvirusa krizoBy Eva & Johannes
Superrigardo pri la scienca esplorado de epidemioj Epidemioj – subitaj malsanoj de multaj homoj ĉiam en la homa historio ekzistis. An la antikvaj kaj mezepoka tempoj oni klarigis ilin per tiel nomataj miasmoj kaj puno de dioj. En la novtempo oni pli kaj pli komprenis la mekanismojn de infektaj malsanoj kaj trovis rimedojn kontraŭbatali ilin.…
Montoj kiuj kaŭzas detruon kaj samtempe fruktodonan grundon por la vivo Ni parolas pri vulkanoj kaj la vulkanaj mekanismoj. Ekzemplaj vulkanoj kaj erupcioj en la historio de nia planedo. Ligiloj Vulkana simulado – Auckland Museum Piroklasta fluoBy Eva & Johannes
Pasvortoj kaj pli modernaj rimedoj por protekti sian ciferecan identecon En nia unua epizodo antaŭ pli ol kvin jaroj ni jam traktis tiun temon. Intertempe iomete ŝanĝiĝis kaj la ebloj kaj la danĝeroj. Ĉu pasvortoj daŭre estas laŭtempaj aŭ ĉu ekzistas aliaj pli modernaj rimedoj en la nuna tempo?By Eva & Johannes
Tempo por resumi kaj rigardi antaŭen Kun kelkaj monatoj da malfruo ni festas la kvinjaran jubileon de nia podkasto. Tempo por resumi kio funkciis bone kaj kio funkciis malbone. Kion ni faros estontece.By Eva & Johannes
La libera urbo ene de Kopenhago, ĉefurbo de Danio Meze de la dana ĉefurbo Kopenhago troviĝas la libera urbo Kristianio. Ni parolas kun enloĝanto de tiu komunumo pri la historio, la stato, la kunvivado, la kulturo kaj aliaj aferoj de ĝi.By Eva & Johannes
La sistemo de svedaj bazlernejoj – raporto de lernejano Ni parolas kun naŭjara lernanto, kiu trairas la svedan bazlernejon. Kiajn fakojn ili lernas, kiajn aliajn aferojn ili faras. Kiel funkcias la lingvolernado. Kiom da instruistoj ili havas.By Eva & Johannes
Kiel lingvoinstruado povas helpi kaj malhelpi la lingvolernadon La lingvoinstruado en la pasintaj jardekoj ŝanĝiĝis. Nuntempe por multaj ne plu la gramatiko kaj la formalaĵoj sed la komunikado kaj uzo de la lingvoj gravas. Ni parolas pri la graveco de lingvoj por homo kaj pri la metodoj kaj spertoj de individua lingvoinstruado kun nia gasto en tiu …
Organizo kiu donas voĉon al minoritatoj en la tuta mondo Global voices – Esperante “tutmondaj voĉoj” estas juna organizo, kiu celas vigligi la tutmondan debataron per doni voĉojn al minoritataj grupoj. Ni parolas kun reprezentanto de la Esperantlingva branĉo de ĝi.By Eva & Johannes
Malsano pro cikatroj en la cerbo Malofte ni traktas medicinajn temojn. Ne ĉar ni ne interesiĝas pri medicino sed simple, ĉar estas temo, pro kiu ni ne povas kompetente paroli kaj ne volas riski paroli stultaĵojn. Des pli ni ĝojas, ke ni povis fari tiun ĉi epizodon kun neŭrologino, kiu klarigas al ni, kio estas multloka sklerozo. Kiaj estas la simpt…
Malnova fenomeno nuntempe multe debatata La nunan tempon oni nomas interalie la postfakta tempo. Faktoj ne plu estas klaraj, falsaj novaĵoj kaj misinformado estas la nova ĉiutagaĵo. Ni parolas pri tiaj fenomenoj kun sciencisto pri la fako. Ligilo misinformado.net: Ludo por vakcini sin kontraŭ misinformado.…
La fiziko, la kemio kaj la percepto de koloroj Por preskaŭ ĉiuj homoj koloroj estas io same kutima kiel aero kaj akvo. Sed kiel funkcias la koloroj? Kio estas la fiziko malantaŭ koloroj? Kio estas la kemio, kiu donas al substancoj koloron. Kiel la homa okulo perceptas la kolorojn? Pri tiaj demandoj ni parolas kun nia hodiaŭa gasto.…
Interparolo kun kuracistino, kiu helpas al fumantoj sendependiĝi de la fumado Homoj fumas kvankam ili scias, ke tiu konduto mortigas ilin. Kio estas la malfacilaĵoj sendependiĝi de la fumado kaj kiel oni povas ilin transgrimpi? Kian rolon ludas la socia ĉirkaŭaĵo? Ĉu proksimuloj povas helpi? Pri tiaj demandoj ni parolas kun nia gasto, kiu profesie …
Malgranda sed grava lando meze de okcidenta Eŭropo Ĉiuj scias pri Svisio aŭ Svislando. Sufiĉe multaj intermiksas ĝin kun Svedio. Svislando estas lando meze de okcidenta Eŭropo. Tamen ĝia historio kaj ĝia nuntempa rolo estas speciala. Ĝi havas kvar oficialajn lingvojn. Ĝi ne estas membro de Eŭropa Unio, do ankaŭ havas sian propran valuton, malkiel l…
Muzikilo manludata aŭdebla en la tuta urbo Multaj konas la sonorilarojn sur ĉefa placo de urboj, kiuj ludas ĉiuhore ian melodion de turistoj scivoleme atendatan. Malmultaj scias, ke ankaŭ ekzistas tiaj sonorilaroj, kiuj estas fakte mane ludataj fare de muzikisto. Ni parolas kun sonorilaristo, kiu rakontas al ni pri tradicia arto ludi muzikon aŭdebl…
Interparolo pri demono kiu tagmeze malhelpis la monaĥojn pri ilia strebado Nia gasto science pristudis la literaturon kiujn la fruaj monaĥoj verkis pri la plej perfekta strebado al dio. La tagmeza demono estis grava malhelpo en tiu strebado. Kio tiu demono estas kaj kiel ĝi malhelpis la monaĥojn kaj ĉu ĝi ankoraŭ malhelpas al aliaj homoj? Ĉu eĉ al …
Etaj anoncoj pri niaj vojaĝplanoj al UK Dum UK 2019 en Lahti ni denove planas registri epizodojn kaj renkontiĝi kun niaj aŭsultantoj.By Eva & Johannes
La vojo de kemio al biologio Kiel el molekuloj ekestis la unuaj vivaj estaĵoj? Kie fakte estas la limo inter kemio kaj biologio? Kiel oni distingas konbinojn de molekulegoj kun vivaj estaĵoj? Ĉu io tia povas ripetiĝi sur la tero? Pri tiaj demandoj ni parolas kun nia nuna gasto, kiu science laboris sur tiu kampo.…
Multajlingvo en oficiale unulingva lando En Francio ekzistas apud la oficiala franca lingvo multaj aliaj lingvoj parolataj de la homoj. La plejmulto de tiuj regionaj aŭ lokaj lingvoj ne havas oficialan statuson kaj ne estas uzataj en oficialaj kuntekstoj nek instruataj en lernejoj. Nia gasto estas parolanto de la okcitana lingvo kaj agadas por pli …
Kial trajnoj tiom malofte kolizias La fervojo estas nuntempe la plej sekura trafikilo. Kiel ĝi atingis tian altan sekurecan nivelon. Kio estas la aktualaj kaj modernaj sekurecaj sistemoj kiujn oni uzas. Ni priparolas tiajn aferojn kun nia gasto, kiu estis en sia profesia vivo fervoja inĝeniero pri sekureco.…
Pri la vivo en grava lando malbone konata Irano estas ofte priparolata lando en la tutmondaj novaĵoj. Ni parolas kun Iranano por ekscii pri la perspektivoj de la lando. Kiaj estas la rilatoj kun la najbaraj landoj – Kia estas la rilato de la popolo kun la registaro. Ĉu Irano estas vizitinda lando kaj ĉu eblas ĝin viziti helpe de Esperanto. Nia gast…
La kontinento ĉirkaŭ la suda poluso Antarkto estas la kvina plej granda kontinento de la mondo. Krom kelkaj sciencistoj kaj ties helpantoj loĝas tio neniaj homoj. Ni parolas pri kiel aspektas la kontinento kaj kio tie okazis. Interesa estas ankaŭ la konkurso kiu unue alvenos al la suda poluso.By Eva & Johannes
Historio de unu el la plej gravaj akvovojoj de la mondo Jam KP076 havis la subtitolon “Unu el la plej gravaj akvovojoj de la mondo”. Antaŭ tri jaroj ni okupiĝis pri la Panama kanalo kiu ligas la Atlantikan kaj la Pacifikan oceanojn. Nun ni venas al alia mondoparto kaj parolas pri la Sueza kanalo, kiu ligas la Atlantikan oceanon tra la Mediteraneo k…
Natura fenomeno longe konata tamen mistika kaj iomete timiga Ĉiu jam vidis fulmojn. Kvankam ili povas esti sufiĉe timiga, oni ĝenerale ne tiom multe pensas pri ili. Ni parolas pri tio de kie ili venas kaj kiaj specoj ekzistas. Ĉu vere ekzistas globaj fulmoj. Kio estas koboldoj kaj elfoj. Ligiloj Koboldoj Eblaj globaj fulmoj en la video https://www.…
Federaciismo per la ekzemplo de Germanio – ĉu ekzemplo por Eŭropo? Antaŭ kelkaj monatoj ni ricevis peton de aŭskultanto aperigi epizodon pri la federaciismo en Germanio. Kio estas federaciismo — De kie ĝi venas — Kiel funkcias federaciismo en Germanio — Ĉu la Eŭropa Unio estas federacioBy Eva & Johannes
Amatora sporto saniga Kelkaj kuras nur kelkajn kilometrojn semajne, kelkaj faras ultramaratonon. Ie en tiu spektro troviĝas niaj du gastoj kaj ankaŭ ni. Ni iomete interŝanĝas spertojn kaj ideojn pri tre inda libertempa sporto.By Eva & Johannes
Fermentita suko el vinberoj kun granda diverseco Dum la 35c3, la kongreso de la ĥaoskomputila klubo ni parolis kun nia ofta gasto Martin Haase pri vino. Kio ĝi estas, kio influas la guston, kiel oni faras ĝin, kiel oni stoku ĝin kaj ankaŭ kiel oni trinku ĝin.By Eva & Johannes
La scienco de familia historio Homoj ĝenerale interesiĝas pri siaj devenoj. Estas interesa okupo esplori la historion de siaj antaŭuloj. En la nuna tempo ni ekhavis genetikajn metodojn por kaj grandaj datumbazoj por trovi eĉ malproksimajn parencajn rilatojn inter homoj. Nia gasto pri tiaj aferoj proprainterese okupiĝas kaj kun ni parolas pri siaj s…
Baza infrastrukturo de nia nuntempa socio malofte priparolata Ni parolas kun gasto, kiu profesio okupiĝas pri la retjon, kiuj liveras al ni nian ĉiutage bezonatan elektran energion. Kiel funkcias tiaj retoj · Kiujn specojn de elektro ili transportas · Kiel ili evoluis · Kiel oni vivtenas ilin. Ligilo Elektra forno por fandi ŝtalan rubaĵon…